Anheuser-Busch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malvarmiguja vagono kun la emblemo de la bierfarejo, Anheuser-Busch. Frua 20-a jarcenta fotaĵo.

Anheuser-Busch [anhejzer buŝ] - Plej granda bierfarejo en la mondo. Sidejo: Sankta Luiso, Misurio, Usono. Faras la plej vendatan bieron en la mondo, Budweiser, kiun ili prezentis en 1876. Inter la plej konataj el bieroj de Anheuser-Busch estas:

Budweiser (BADŭajzr)
Bud Light (bad lajt)
Michelob (MIKelob)
Killarney's
O'Doul's (senalkohola)
Natural Light (NATrul lajt)
Tequiza
Doc's Hard Lemonade (doks hard lemonejd)

Viziti la bierfarejon[redakti | redakti fonton]

Estas senkoste viziti kaj rondiri tra la A-B bierfarejo en Sankta Luiso. En la komenco, vi vidas la famajn Clydesdale ĉevalojn kaj ties ronda ĉevalejo, la insigno de la kompanio. Poste, oni vidas la grandajn fermentujojn, kiuj sidas en bele ornamitaj konstruaĵoj. Oni vidas filmon pri la kompanio kaj bierfarado, kaj poste oni iras por gustumi bieron. Ili permesas ke vi gustumu du 355 ml bierojn dum tridek minutoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]