Ankiloza spondilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ankilozanta spondilito, ankaŭ nomata malsano de Beĥterev, malsano de Strümpell-Marie, reŭmata spondilito kaj ankilopojeta spondilito, estas kronika aŭtoimuna reŭmata malsano, de nekonata kaŭzo, karakterizita per doloroj kaj iom post ioma malfleksiĝo de la artikoj. Ĝi apartenas al la grupo de tiel nomataj spondilopatioj aŭ seronegativaj spondiloartropatioj. Seronegativaj ĉar la rezulto de la sango-analizo FR (reŭmatoida faktoro) estas negativa, male al la reŭmatoida artrito kiu estas pozitiva. La spondiloartropatioj inkluzivas la spondiliton ankilozan, la reaktivajn artritojn, la psoriazan artriton, la artriton de inflama intest-malsano, subgrupon de kronika juna artrito kaj la nediferencigitajn spondiloartritojn.

Ĝi ĉefe afektas la vertebraron, la ligamentojn, inflamon nomatan entesito de la skeleta muskolaro, speciale en la cervikaj, lumbaj zonoj, kaj la sakroiliakan artikon, sed ĝi ankaŭ povas damaĝi aliajn artikojn de la korpo kiel la kokson, genuojn, ŝultrojn kaj la Aĥilan tendenon. Dum la evoluo de la malsano ankaŭ povas aperi okulaj inflamoj en la iriso (iritiso) kaj en la antaŭa uveo (uveito). Ankaŭ aliaj organoj kiel la renoj, pulmoj kaj koro povas esti damaĝitaj.

Personoj kun spondiloartrito ofte havas kronikan intestan inflamon, kiu normale ne produktas digestajn simptomojn. Parto de ili povas disvolvi malsanon similan al la Crohn-malsano. En kelkaj kazoj estis montrita rilato kun ne-celia glitensentemo kaj plibonigo de la simptomoj de spondilito ankilozanta per sen-glutena dieto.

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

La ankiloza spondilito estas unu el la plej oftaj formoj de spondiloartropatioj. Laŭ studo farita kun donantoj de sango en la urbo Berlino, estas kalkulite ke proksimume 1,9% de la germana populacio suferas de tiu ĉi malsano. Ne estas sciate ĉu tiu nombro povas esti projekciita al la cetero de la mondo, sed la verŝajneco estas sufiĉe alta. En multaj kazoj la malsano prezentiĝas kun tre mildaj simptomoj, kio tre malfaciligas ĝian diagnozon kaj ne ebligas signifan statistikon. La Germana Societo de Morbus Bechterew mencias de 100 000 ĝis 150 000 diagnozitaj kazoj en la lando.

Antaŭe oni kredis ke la malsano prezentiĝas trioble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj. Tiu eraro devenas el la fakto ke la malsano prezentas pli mildajn simptomojn ĉe virinoj ol ĉe viroj —almenaŭ rilate al la ostiĝo aŭ rigidigo de la vertebro. La unuaj simptomoj kutime aperas inter la 20 kaj 25 jaroj, kaj nur en 5% de la kazoj post la 40. La prezentiĝo de la malsano estas forte rilata al HLA-B27, antaŭgeno kiu ŝajnas havi tre gravan rolon en la funkciado de la imuna sistemo. Pro tiu ĉi kialo oni supozas ke temas pri heredita malbonstato. Kvankam HLA-B27 estas la plej konata geno en tiu ĉi kunteksto, ne eblas forĵeti la eblecon ke ankaŭ aliaj genoj estas implikitaj en la heredita transdono de la malsano.

Kelkaj el la pioniroj en la esploro de la ankilozanta spondilito estis Vladimir Beĥterev, Pierre Marie, André Leri kaj Adolf von Strümpell.

Diagnostiko[redakti | redakti fonton]

Deformiĝoj en la cervika vertebraro en avancitaj kazoj de spondilito ankilozanta..

Depende de la unua postrigardo de simptomoj al la definitiva diagnozo kutime pasas, laŭ la germana asocio de Morbus Bechterew, inter 5 kaj 7 jaroj, kaj en kelkaj izolitaj kazoj ĝis 15 jaroj, kio povas esti evitita per sistemaj studoj. Specifan analizon oni rekomendas, kiam doloroj de la dorso daŭras pli ol tri monatojn antaŭ ol atingi la aĝon de 45 jaroj. La karakterizaj simptomoj estas:

  • Akra dorsa doloro matene.
  • Matena rigideco da almenaŭ unu horo daŭro.
  • La simptomoj malkreskas kun moviĝo.

Tipaj motoraj limigoj de la malsano povas esti relative precize mezuritaj per simplaj metodoj (Schober-testo, Ott-testo, mezurado de la distanco inter mentono kaj sternumo, mezurado de la distanco inter la posta parto de la kapo kaj la muro, mezurado de la grada redukto de pulmara volumeno). Sekura diagnozo povas esti atingita per pelvaj studoj, specife la sakroiliaka artikulado, kun la helpo de magnetrezonanco. La reumatoida faktoro estas negativa en 100% de la kazoj, kio distingas tiun malsanon de la reumatoida artrito. 90% de la suferantaj pacientoj montras pozitivan HLA-B27 antaŭkorpon. Ĉar tiu geno aperas en ĉirkaŭ 9% de la monda populacio, ĝia detekto sole ne sufiĉas por certa diagnozo. Inflamaj parametroj CRP kaj VSG montras ian inflamatan aktivecon en 50% de la kazoj, sed ili ne estas konkludaj kiel estas la ĉeesto de subkondra sklerozo aŭ inflamo en la sakroiliakaj artikoj kaj pelvo.

Traktado[redakti | redakti fonton]

En la traktado de ankiloza spondilito, gravan rolon ludas gimnastiko kaj fizioterapio por konservi la moviĝeblon de la artikuloj kaj eviti la progresan deformiĝon de la vertebro (cifozo[1]), eĉ se la ekzerco povas esti iom dolora por la suferanta paciento. Speciale rekomendindaj estas ekzercoj de etendo, kiel Jogo aŭ Pilates.

Rigida toraka cifozo kun la nomita "kunpremita ventro" en ankilozanta spondilito.

La baza traktado estas sulfasalazino aŭ sulfapiridino, imunomodulaciila medikamento kiu reduktas la inflamadon en la artikoj. Ekde la jaro 2003 ekzistas apartaj "biologiaj kuraciloj", kiel la medikamento Enbrel (Amgen, Etanercept, Infliximab), preparaĵo de la familio de TNF-alfa-blokiloj (TNF = Tumora nekrozofaktoro) kiu reduktas la inflamajn procezojn. Same, oni povas mencii diversajn studojn kiuj montras ke Adalimumab, la unua tute homa monoklina antikorpo, ebligas la redukton de la signoj kaj simptomoj, induktante gravan klinikan respondon ĉe pacientoj kun aktiva ankiloza spondilito. La Adalimumab specife ligiĝas al tumora nekrozofaktoro FNT alfa, sed ne al limfotoksino (FNT-beta) kaj nuligas la biologian funkcion de tiu per blokado de ĝia interago kun la p55 kaj p75 por FNT sur la surfaco de la ĉela membrano. Per tiuj medikamentoj, ĝis nun tre kostaj, estis atingitaj tre bonaj rezultoj, kvankam ankoraŭ ne ekzistas longperspektivaj studoj kiuj garantias ilian sekuran uzadon.

Antaŭ ilia apero estis uzataj ne-steroidecaj antiinflamatorioj (NSAIDs) kiel indometacino kaj sulfasalazino, aŭ metotreksato por redukti dolorojn kaj kontroli inflamajn procezojn. Ankaŭ ekzistas studoj kiuj mencias traktadon per pamidronato, talidomido, kaj per la radioaktiva izotopo radio 224. En tre progresintaj kazoj, ekzistas ankaŭ kirurgia solvo, en kiu la vertebroj kiuj akiris rigidecon estas frakturitaj kaj refiksataj en la ĝusta pozicio per metalaj platoj. Tiu operacio estas komplika kaj riskoplena, sed ĝi povas signife plibonigi la vivkvaliton de la paciento.

Sen-glutena dieto[redakti | redakti fonton]

La kronika intestina inflamo, kiu povas ne kaŭzi digestajn simptomojn, estas komuna ĉe homoj kun ankiloza spondilito kaj en kelkaj kazoj povas rilati al ne-celiakia glutensentemo.

En 2016, la hispana reŭmatologo Carlos Isasi dokumentis la plibonigon aŭ kompletan malaperigon de dorso-doloro ĉe kvar pacientoj per sen-glutena dieto. Ĉiuj el ili spertis pliigilon dum provo de reenkonduko de gluteno.

Sen-amelaj dietoj[redakti | redakti fonton]

La esplor-grupo sub la gvido de la londona imunologo Alan Ebringer hipotezis, ke la bakterio Klebsiella pneumoniae estas unu el la ĉefaj kaŭzantoj de hiperreakcio de la imuna sistemo en kazo de spondiloartropatioj. Tamen, tiu propono ne estas akceptata de la plejparto de reŭmatologiaj fakuloj, kiuj ne konsideras ĝin.

La Klebsiella pneumoniae loĝas en la dika intesto kaj nutriĝas per polisaĥaridoj kaj amelo, kiuj, pro ilia kompleksa strukturo, ne tute povas esti digestataj en la maldika intesto. Alan Ebringer proponis suprimi amelon de la dieto por redukti la populacion de klebsieloj en la organismo kaj provi plibonigi la simptomojn. Tamen, tiu teorio ne estas pruvita laŭ la ĉefaj sciencaj societoj, kiuj konsideras ĝin malaktuala kaj ne rekomendas kiel terapion la sen-amelan dieton, ĉar ili ne konsideras ĝin utila kaj tamen nun havas efikajn medikamentojn pruvitajn en studoj sur solida bazo kaj strikta metodologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]