Anna Keszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anna Keszeg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1981 (1981-08-26) (42-jaraĝa)
en Rumanio
Familio
Patro Vilmos Keszeg
Frat(in)o Ágnes Keszeg
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
vdr

KESZEG Anna [pr. keseg] estas rumanuja hungara literaturhistoriistino, eseistino naskiĝinta en Turda la 26-an de aŭgusto 1981. Ŝi estas la filino de etnografo Vilmos Keszeg kaj la pli aĝa fratino de grafikistino Ágnes Keszeg.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Keszeg havigis diplomojn pri hungara kaj franca lingvoj kaj literaturoj, respektive pri filozofio en la Universitato Babeş–Bolyai de Kluĵo. En 2004 ŝi diplomitiĝis en Sorbonne Paris IV pri la nuntempa franca literaturo kaj en 2005 ŝi havigis gradon de majstro en la École des Hautes Études en Sciences Sociales. En 2009 ŝi doktoriĝis en ELTE de Budapeŝto. Ŝi estas redaktorino de revuo Korunk, instruistino en la UBB de Kluĵo.

Memstaraj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyöngyössi János. Szövegek és kontextusok, Ráció Kiadó, 2011.
  • Párizs-rekonstrukciók (eseoj, 2006).

Fonto[redakti | redakti fonton]