Anni Swan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anni Swan
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1875 (1875-01-04)
en Helsinko
Morto 24-an de marto 1958 (1958-03-24) (83-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finnaangla
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Patro C. G. Swan
Frat(in)oj Nelma Sibelius • Saimi Järnefelt • Lyyli Swan
Edz(in)o Otto Manninen
Infanoj Antero Manninen • Sulevi Manninen • Mauno Manninen
Okupo
Okupo tradukisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto
vdr

Anni Emilia SWAN (ekde la jaro 1907 Manninen; 4-a de januaro 1875 en Helsinko, – 24-a de marto 1958 samloke) estis finna verkisto. Ŝi estas difinita kiel la kreanto de finna porknabina literaturo, sed ŝi verkis librojn ankaŭ por knaboj. Ŝia edzo estis poeto Otto Manninen. Iliaj infanoj estis tradukanto kaj scia verkisto Antero Manninen (1907–2000), poeto Sulevi Manninen (1909–1936) kaj teatra reĝisoro Mauno Manninen (1915–1969).