Antal Babics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal BABICS [babiĉ], hungare Babics Antal estis hungara kuracisto (kirurgo, urologo), politikisto, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio.

Antal Babics naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1902 en Lovászpatona. Li mortis la 17-an de januaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio

Antal Babics frekventis universitaton en Universitato Pázmány Péter, poste li eklaboris en malsanulejo. En 1936 li studvojaĝis al Berlino kaj Varsovio. Hejmenveninta li ricevis baldaŭe diversajn rangojn. Post la 2-a mondmilito li reiris al la universitato, kie li gvidis sian fakon. En 1956 dum la revolucio li estis ministro, inter 1963-1971 li estis parlamentano. Li ricevis premion Kossuth en 1951, inter 1950-1982 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)

  • A vízforgalom és uraemia kérdése a sebészeti vesebetegségekben (1942)
  • Vérvizelés (1959)
  • Urológia - lernolibro por studentoj - (1965)


Fontoj