Lovászpatona
El Vikipedio
Lovászpatona (lovAspatona) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Lovász signifas: ĉevalisto.
- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 8533
- Telefonprefikso: 89
Enhavo |
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1374 en formo Louazapathana. Dum la mezepoko la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1531 la turkoj bruldetruis la urbeton. Inter 1589-1608 ĝi senhomiĝis. En 1828 la vilaĝo rericevis la rangon kampurbo. En 1959 kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, poŝto, apoteko, kuracejo, dentokuracejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1884
- nun luterana (iam romanika) preĝejo el la 13-a jarcento, en la 14-a jarcento gotikiĝis, en la 18-a jarcento barokiĝis
- postbaroka kastelo de Somogyi (ŝomodji), en 1808 trakonstruiĝis, nun lernejo
- protektata parko de 1980
- fiŝolago
Famuloj [redakti]
En Lovászpatona naskiĝis kirurgo, akademiano Antal Babics