Antanas Garbauskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antanas GARBAUSKAS
Persona informo
Naskiĝo 5-a de aŭgusto 1932
en

Skapiškis, distrikto Kupiškis (Litovio)

Morto 11-a de decembro 2008
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Antanas GARBAUSKAS (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1932 en Skapiškis, distrikto Kupiškis, mortis la 11-an de decembro 2008 en Vilnius, enterigita en Antakalnis-tombejo) estis artisto vitralisto, restaŭristo, pedagogo, esperantisto.

Vivo

En 1958 finis Vilnan Instituton pri Belarto, oficis kiel direktoro de Vilna Arta Infanlernejo (1958-1960), estris belartan fakon en Nacia Čiurlionis-Artlernejo (1960-1993) kaj de 1960 en ĝi instruis. Li iniciatis fondon de restaŭrada vitral-metiejo (1971), la unua en Litovio. Ĝis 1980 li laboris ĉi tie kiel restaŭristo. A. Garbauskas rekreis vitralojn por preĝejo de St. Johanoj (1970-1979) kaj preĝejo de Ĉiuj sanktuloj en Vilno, por katolika preĝejo, Ermitaĵo en Peterburgo.[1] Li kreis maldikvitrajn kaj dikvitrajn vitralojn por internoj de preĝejoj en Litovio kaj eksterlande kaj por internoj de sociaj konstruaĵoj. Li kreis ankaŭ etformajn vitralajn miniaturojn, de 1957 partoprenis en litovaj kaj eksterlandaj ekspozicioj.

Esperantista agado

Esperanton A. Garbauskas memlernis en 1956. Lia diploma laboro vitralo Esperanto–amiko de paco estis prezentita en la 6a Festivalo de Studentoj kaj Junularo en Moskvo 1957. Li ilustris E-lernolibron [2] de I. Cieška kaj J. Petrulis, pentris multajn ilustraĵojn kaj afiŝojn pri Esperanto, ornamis E-ekspoziciojn per konvenaj bildoj kaj desegnaĵoj.[3]

Distingoj

  • Unuagrada Medalo de Ordeno de Litova Grandduko Gediminas[4]

Verkoj

  • Al luma estonteco (Nacia Biblioteko de Martynas Mažvydas, 1963)
  • Sanktuloj (preĝejo en Rietavas, 1973)
  • Evangelistoj (preĝejo en Inturkė, 1977)
  • Vitraloj en muzeo de Kristijonas Donelaitis, Tolminkiemis, (1979)
  • La Jaro (laŭ libro de Kristijonas Donelaitis, Muzeo de Maironis pri Litova Literaturo, Kaunas, 1985)
  • Florado (preĝejo en Uliūnai, 1987)
  • Litovio de krucoj (preĝejo de Sankta Anna en Vilnius, 1988)
  • Vitraĝo en kapelo de gimnazio La 16a de Februaro en Hüttenfeld (1993)
  • Sankta Familio (preĝejo en Sintautai, 1995)
  • Resurekto (preĝejo Sintautai, 1995)

Referencoj

  1. Eidamas 76-uosius metus ketvirtadienį po sunkios ligos mirė vitražininkas Antanas Garbauskas (Litova) (2008-12-12).
  2. Ip. Cieška, J. Petrulis, Esperanto kalbos vadovėlis / Lernolibro de Esperanto (1959)
  3. Litova Stelo, n-ro 4, 1997, p. 26
  4. Neringa Markauskaitė, Visuotinė lietuvių enciklopedija, VI t. Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2004. T.VI: Fau-Goris. 416 psl.