Antena 3
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 2 Nov. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Antena 3 de Televisión (Antena 3 TV) estas privata naciskala hispana televidkanalo kiu elsendas per la TDT. Ĝi estas gvidata de Antena 3 de Televisión kiu samtempe apartenas al Grupo Antena 3, kune kun aliaj entreprenoj kiaj Uniprex (Onda Cero, Europa FM), Movierecord aŭ Unipublic.
La regulaj elsendoj komenciĝis la 25-an de januaro 1990, per programero prezentita de la ĵurnalisto Miguel Ángel Nieto, kiu monaton antaŭe prezentis la komencon de provelsendoj (25-an de decembro 1989) iĝante la unua privata televido kiu elsendis por tuta Hispanio. Ĝiaj ĉefaj studioj troviĝas en San Sebastián de los Reyes, en la Madrida Regiono.

