Anthony Quinn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anthony Rudolph Oaxaca QUINN (naskiĝis la 21-an de aprilo, 1915, mortis je la 3-a de junio, 2001) estis usona aktoro.

Anthony Quinn en ¡Viva Zapata!

Li naskiĝis en Chihuahua, Meksiko. Sian filmdebuton li havis en la jaro 1936: Pro sia ekzotika aspekto li tiutempe ĉefe aperis en la rolo de malicema meksikano aŭ indiano. Internacian famon li gajnis en 1953, kiam li gajnis Oskaron pro la plej bona epizoda rolo la filmo Viva Zapata. Sekvis neforgeseblaj karakteraj roloj, kiel ekz. tiu de la perfortema Zampano en la Fellini-filmo La strada kaj tiu de la greko Aleksis SORBAS, surscenigita ankaŭ en la Broadway-teatro. Ekde la 1970-aj jaroj Anthony Quinn dediĉis sin ankaŭ al verkado, pentrado kaj skulptado. Li mortis en Bostono, Masaĉuseco.

Listo de filmoj

  • The Ox-Bow Incident (Usono, 1943)
  • Back to Bataan (Usono, 1945)
  • Viva Zapata (Usono, 1952)
  • La strada (Italio, 1954)
  • Lust for Life (Usono, 1956)
  • Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
  • Wild is the Wind (Usono, 1957)
  • Warlock (Usono, 1959)
  • Last Train from Gun Hill (Usono, 1959)
  • Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
  • Zorba, the Greek (Grekio, 1964)
  • The Greek Tycoon (Usono, 1977)

Listo de Premioj

  • Oskaro pro epizoda rolo en Viva Zapata (1953)
  • Oskaro pro epizoda rolo en Lust for life (1957)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.beckerfilms.com/quinn.html greke http://www.thegoldenyears.org/quinn.html greke http://www.beckerfilms.com/quinn.html] greke http://french.imdb.com/name/nm0000063