Anthony R. Dolan
Anthony R. DOLAN (naskiĝinte en Norwalk (en:[1]) la 7-an de julio, 1948)[1] estas usona ĵurnalisto, gajninto de la Premio Pulitzer, kaj ĉefparoladverkisto por usona prezidento Ronald Reagan ekde marto 1981 ĝis la fino de la dua kvar-jara administracio de Reagan en 1989.[2] Dolan ankaŭ servis en la Stabejo de la Komitato por Elekti Reagan.
Li gajnis la 1978-an Premion Pulitzer por esplora reportado[2] (en:[2]) por artikolaro pri urba korupteco, eldonita en la ĵurnalo The Stamford Advocate (en:[3]). Dum la administracio de Prezidento George W. Bush, Dolan servis kiel Supera Konsultanto en la Oficejo de la Ministro pri Eksteraj Rilatoj (en:[4]) (Decembro 2000 ĝis Julio 2001) kaj Speciala Konsultanto en la Oficejo de la Ministro pri Defendo (en:[5]) (Aŭgusto 2001 ĝis Decembro 2007). Laborante kiel la ĉevparoladverkisto de Reagan, li verkis la paroladojn "Cindroamaso de Historio" (1982) [3], kaj "Malbona Imperio" (1983) [4] (en: [6]).
Lia mortinta frato Terry Dolan (en:[7]) estis kunfondinto kaj prezidanto de la Nacia Komitato de Konservativa Politika Agado (en: [8]) [5].
Paroladverkistoj de la Blanka Domo renkontiĝas kun Prezidento Reagan en la Ovala Oficejo la 18-an de Majo, 1987. Anthony Dolan estas la unua maldekstre sur la malproksima sofo.(Biblioteko Ronald Reagan)
Notoj [redakti]
- ↑ Anthony R. Dolan. NNDB: Tracking the entire world. Alirita 10 June 2012.
- ↑ 2,0 2,1 Appointment of Anthony R. Dolan as Special Assistant to the President and Chief Speechwriter, UCSB American Presidency Project, November 17, 1981
- ↑ (June 3, 2002)Ash Heap of History: President Reagan’s Westminster Address 20 Years Later. Alirita 2007-02-13.
- ↑ "The Battle of the Evil Empire," by Frank Warner, The Morning Call, Allentown, Pa., March 5, 2000.
- ↑ Elizabeth Kastor (1987), The Cautious Closet of the Gay Conservative; In the Life and Death of Terry Dolan, Mirror Images From the Age of AIDS, The Washington Post, 5/11/1987


