Cindroamaso de historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cindroamaso de historio[redakti | redakti fonton]

La cindroamaso de historio (aŭ ofte ruboamaso de historiorubujo de historio) estas figura loko al kiu personoj, eventoj, objektoj, ideologioj, ktp., estas figure forsenditaj kiam ili estas forgesitaj aŭ bagateligitaj historie.

La esprimo, aŭ io simila, komenciĝis dum la 19a jarcento diversloke[1]. Sed ĝi estis popularigita de Lev Trocki, responde al la Menŝevikoj, kiuj proteste formarŝis el la Dua Petrograda Kongreso de Sovetoj, la 25an de Oktobro 1917 (juliakalendare), tial ebligante ke la Bolŝevikoj povu starigi sian dominecon. Trocki deklaris: “Vi estas mizeraj, izoligitaj individuoj! Vi estas bankrotuloj. Via rolo finiĝas. Iru tien, kie vi apartenas ekde nun—en la rubujon de historio!” [2][3][4]

La frazo ekde tiam uziĝas kaj direktsence kaj ironie, en politikaj kaj nepolitikaj situacioj.

Notindaj ekzemploj de uzado[redakti | redakti fonton]

La frazo estis uzata de Ronald Reagan en oratoraĵo al la suba ĉambro de la brita parlamento la 8an de Junio, 1982. La ĉefparoladverkisto de Regano, Anthony R. Dolan, intence elektis la esprimon pro ĝia antaŭa kunteksto. Liaj ĝustaj vortoj estis: “…libereco kaj demokratio forlasos Marksismon kaj Leninismon sur la cindroamaso de historio.”[5]

La frazo estis uzata de Libia estro Muamar Kadafi dum oratoraĵo en Marto 2011. Parolante pri la nacioj kiuj atakis Libion (en:[1]) dum la efektivigo de sen-flugo-zono (en:[2]), Kadafi diris, “Tiu ĉi atenco…estas farite de araĉo de faŝistoj kiuj finiĝos en la rubujo de historio.”[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memortruo (en:[3])

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (2003) The Prophet Armed: Trotsky 1879-1921. Verso; New Ed edition. ISBN 1-85984-441-3.