Antifrazo
En retoriko, la antifrazo[1] estas ironia uzo de vorto por signifi la malon.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Jen antifrazoj krioj:
- Bonege! (en la mala senco: malbonege!)
- Kiel bela! (en la mala senco: kiel fuŝa!)
- Jen Ejnŝtejno! (pri idioto)
Kelkfoje, antifrazo estas eŭfemismo. Eŭripido uzas la epiteton Eŭmenidoj (antikve-greke Εὐμενίδες), laŭvorte “La Afablulinoj”, por la Erinioj, kiuj estas diinoj de venĝo kaj puno.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La termino antifrazo devenas de la helena ἀντίφρᾰσῐς antífrasis, kun estas kunmetaĵo de ἀντί antí “kontraŭ” kaj φρᾰ́σῐς frásis “parolo, esprimo”.