Antinaskismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antinaskismo (angle: antinatalism) estas pesimisma filozofia opinio kiu konstatas, pro diversaj kialoj, ke nasko de homoj estas malaprobinda afero; ĝi estas malo de naskismo, laŭ kiu naskado estas bona senkondiĉe. Ĉi tiu pozicio estas malpopulara inter kaj la filozofia komonumo kaj la ĝenerala publiko, tamen kelkaj famuloj ĝin subtenis, ekzemple la filozofoj Arthur Schopenhauer, Peter Wessel Zapffe, Slavoj Žižek, kaj Emil Cioran.

Subtenantoj de antinaskismo ofte argumentas, ke ĉar ekzistas almenaŭ iomete da sufero en eĉ la plej ĝoja vivo (kaj ofte estas multe da suferado), estigi novajn individuojn estus same kiel kaŭzi nenecesan suferadon. Aliaj diras ke reprodukti preskaŭ egalas al ago de perforto laŭ la libertarianisma filozofio, ĉar naskiĝonto neniel povas konsenti al sia nasko. Alia argumento estas tiu de troloĝiĝo kaj rezultanta malsato kaj soifo.[1][2]

Kontraŭuloj, tamen, respondas asertante ke kvankam vivo ja estas plena de sufero, ĝi estas pli plena de feliĉoj, kaj dum onia vivo, la antaŭo estos pli ofta ol la malantaŭo, aŭ ili almenaŭ ekvilibros. Sekve, nasko ne nepre estas negativa, sed ja estas pozitivaĵo. Religiaj grupoj ĝenerale konsideras reproduktadon kiel bonaĵo, ofte citante parton de la Biblio kiu diras: "estu fekundaj kaj multiplikiĝu". Aliflanke, Lev Tolstoj en sia citaro havis argumenton pri necesa laŭ kristanismo Fino de la mondo — responde al la kontraŭĉastisma argumento, ke la homaro povus formorti.[3] (eble indas klarigi, ĉu iu serioze kredas je ebleco de tia formorto; ekzemple, seriozeco de VHEMT ne estas memevidenta).

Referencoj[redakti | redakti fonton]