Antoine Alciatore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Alciatore

Antoine ALCIATORE (naskiĝinte Angelo Alciatore en 1822 aŭ 1813[1]en Alassio[2], mortinta en Franclando en 1877) estis kuiristo en Eŭropo kaj Ameriko estante de itala origino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis la profesian kuiradon en Nico ĉe Jean-Louis-François Collinet aŭ en Marseille. Poste li iris al Novjorko kaj post kelkaj jaroj al Nov-Orleano. Tie li fondis gastejon kaj tavernon ĉe Saint-Louis-strato.

Edzigis lin en 1855 Sopie Freyss el Alzaco. En 1868 aĉetiĝis pli granda domo: sub la nomo "Antoine's" ĝi ĝis hodiaŭ funkcias. En ĝi elpensis Jules Alciatore, filo de Antoine, la pladon Rockefeller-ostroj, antaŭ 1909. En 1940 oni festis la datrevenon centan de la knajpo-malfermiĝo; tio ege pridubindas ĉar tiam necesus veno de Alciatore al Usono jam en la 1838-a jaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Souvenir du Restaurant Antoine (1940?)
  • Paul Freedman, 10 Restaurants That Changed America. Novjorko: W. W. Norton, 2016
  • Roy F. Guste, Antoine's Restaurant Cookbook. Nov-Orleano: Carbury-Guste, 1980
  • David S. Shields, The Culinarians: Lives and Careers from the First Age of American Fine Dining. Ĉikago: University of Chicago Press, 2017. ISBN 9780226406923

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Shields (2017), pp. 137-138
  2. Find a grave