Antoine Habash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Habash
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1992 (1992-06-23) (31-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo piedbatoboksisto
TTT
Retejo https://habashantoine.hu/
vdr

Antoine Habash [habaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Habash Antoine estas hungara piedbatboksisto, tajboksisto, mondĉampiono.

Antoine Habash[1] naskiĝis la 23-an de junio 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antoine Habash devenis el varia jordania-hungara familio. Komence li estis boksisto, poste li sportadis en pluraj luktosportoj en la ĉefurbo. (Li vivis en Szigetszentmiklós proksime al Budapeŝto.) Li estis hungara ĉampiono, kvarfoja amatora mondĉampiono, dufoja profesia mondĉampiono.

Elektitaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • junulara mondĉampiono (piedbatbokso, branĉo K1, 2008)
  • plenkreska mondĉampiono (piedbatbokso, branĉo milda, 2009)
  • profesia mondĉampiono (piedbatbokso, branĉo K1, 2012)
  • profesia mondĉampiono (piedbatbokso, 2015)
  • profesia mondĉampiono (piedbatbokso, branĉo K1, 2017)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.