Antoine Kouassi Kouablan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantisto el Ebura Bordo. Fotis Mireille Grosjean dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)


Antoine KOUASSI KOUABLAN estas kotdivuara esperantisto, kiu naskiĝis la 28an de decembro 1967 en Abenguru. Li esperantistiĝis en 1985. Li konatiĝis kun Esperanto en Dakaro per renkontiĝo kun Alphonse DIATTA. Li lernis la lingvon sub la gvido de Hans BAKKER el Nederlando.

En la jaro 1987 li estis same kiel Privas Tchikpe kaj Tomaso Serafino Wang kaj aliaj en la varsovia jubilea UK.

Li estas diplomito pri la Cseh metodo ekde 1995. Li estas membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Li finfaris la superan retkurson por afrikanoj sub la gvido de Renato Corsetti. Li verkis libron, kun titolo "La reĝlando de Kojkro". Dum multaj jaroj li instruis kaj ĝis nun instruas Esperanton en Abiĝano, precize en la urbeto Anjama.