Anton Jelĉin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Jelĉin en 2008

Anton Jelĉin (ruse Антон Викторович Ельчин, Anton Viktoroviĉ JelĉinJeljĉin, en usona literumo Anton Yelchin, naskiĝis la 11-an de marto 1989 en Leningrado, Sovetunio) estas usona aktoro de rusia deveno.

Vivo

Anton Jelĉin estas la sola infano de Viktor kaj Irina Jelĉin, kiuj elmigris al Usono, kiam Anton estis ses-monata. Liaj gepatroj tiam estis profesiaj artaj sketistoj.

La junulo unuafoje filme aktoris en la jaro 2000, kiam li estis 11-jara, en la filma dramo A Time for Dancing, kaj en televida serio li debutis en epizodo de la serio Emergency Room. Por sia rolo en la filmo Hearts in Atlantis li en 2002 ricevis la usonan premion Young Artist Award por la tiujare plej sukcesa juna aktoro.

Ekde tiam li rolis en multnombraj kinejaj filmoj kaj televidaj serioj.

Komence de aŭgusto 2007 publikiĝis la novaĵo, ke Anton Jelĉin en la kineja filmo Star Trek de 2009 ludos la rolon de la en la filmo 17-jara rusia stelŝipara kadeto Pavel Ĉekov, kiu dum la eventoj de la filmo montras elstarajn kapablojn kaj sekve de tio iĝas konstanta navigista oficiro de la stelŝipo Enterprise.

Listo de filmoj

Kinejaj filmoj

  • 2000: A Time For Dancing
  • 2000: Gepetto
  • 2001: Milo
  • 2001: 15 Minutes
  • 2001: Along Came a Spider
  • 2001: Hearts en Atlantis
  • 2004: House of D
  • 2005: Fierce People
  • 2006: Alpha Dog
  • 2007: You and I
  • 2008: Charlie Bartlett
  • 2009: Star Trek
  • 2009: Terminator Salvation

Televidaj serioj

  • 2000: Emergency Room (ER)
  • 2002: Judging Amy
  • 2002: Taken
  • 2002: The Practice
  • 2003: Without A Trace
  • 2007: Criminal Minds

Eksteraj ligiloj