Homa komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antroposemiotiko)

La Homa komunikado estas la agado kaj fako kiu studas kiel komunikas la homoj, ĉar fakte la homa estaĵo karakterizas sin per la kapablo komuniki por transsendi informaron, manifesti sentojn, influi sur la aliuloj kaj realigi tiukadre especifajn agadojn.[1]

La homa komunikado plifortigas la sociajn rilatojn, pliriĉigas siajn partoprenantojn kaj estas la ĉefa agento de la kultura disvolvigo.[1] Ties fundamenta instrumento estas la parolkapablo, nome pere de lingvo, sed la personoj povas komuniki ankaŭ pere de gestoj, movoj, rigardoj, uzado de aĵoj, kiel vestoj, koloroj ktp.[1]

La nuntempa studo de la homa komunikado divideblas en du branĉojn: nome retorika kaj pririlata. La retorika homa komunikado fokusas ĉefe al studo de la influo; la arto de la retorika komunikado estas bazita sur la ideo de la persvado. La pririlata homa komunikado zorgas pri la komunikado en malferma perspektivo; du aŭ pliaj personoj kunagadas atingante interkonsenton laŭ difinita perspektivo.

La homa komunikado diferencas disde komunikebloj fare de aliaj animaloj pere de la diferencoj en intencoj. Bestoj povas komuniki nur pro instinkto, nome cele al manĝado, memdefendo, survivado, reproduktado, tio estas multobligeblo de la individuo, de la propraj genoj, de la specio ktp. Male homoj komunikas per propra decido kaj tiele ili povas elekti inter komuniki aŭ ne komuniki, komuniki la veron aŭ mensogi ktp., pro la plej diversaj tialoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Arroyo Cantón, Carlos; Berlato Rodríguez, Perla (2012). «La comunicación». En Averbuj, Deborah, ed. Lengua castellana y Literatura. España: Oxford University Press. p. 7. ISBN 9788467367966.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Richard Budd & Brent Ruben, Human Communication Handbook.
  • Budd & Ruben, Approaches to Human Communication.
  • Stacks, D. & Salwen M. (2009). An Integrated Approach to Communication Theory and Research. New York: Routledge.