Apache Tomcat

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Apache Tomcat provizas medion por plenumi Java-kodon ĉe TTT-servilo. Ĝi estas programita en Java, kaj ofertas ujon por servletoj, kiu pere de JSP-kompililo "Jasper" povas kompili JavaServer Pages kiel servletojn kaj plenumi tiujn. Krome, ĝi enhavas kompletan HTTP-servilon por programi kaj testi servletojn. Post kiam la servletoj estas pretaj, oni povas instali tiujn ĉe Apache-servilo pere de speciala krom-ilo (plugin) Mod_JK, kiu aŭtomate plusendas petojn pri dinamika enhavo de retpaĝo al Tomcat. Por tiu celo oni kutime uzas Apache JServ Protocol.

[redaktu] Evolu-stato

Antaŭ ol Tomcat-projekto estis fondita Apache Software Foundation evoluigis alian servlet-ujon kun la nomo JServ. JServ en sia plej lasta versio subtenis la servlet-specifikaĵon 2.0 (1999). En 1999 tiu servlet-ujo estis kunfandita kun la referenca implementaĵo de Sun, kio kondukis al la nasko de Tomcat-projekto fine de 1999. Ĝuste pro tio la plej unua versio de Tomcat jam havis la numeron 3.0. La plej lasta stabila versio de Tomcat estas 6.0.16, ĝi subtenas Servlet 2.5 kaj JSP 2.1.

Tomcat konsistas el la propra servlet-ujo Catalina kaj konektilo Coyote. La konektilo subtenas kun helpo de diversaj protokol-iloj prilaboron de ekzemple HTTP-petoj aŭ konekton de Tomcat al Apache pere de Apache-JServ-Protokolo.

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Apache Tomcat" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.