Retservilo Apache
El Vikipedio
Apache estas unu el la plej multe uzataj retserviloj en la mondo. Ekzemplo de Malfermita kodo samkiel linukso.
Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP - por Linukso, WAMPP - por Vindozo, amp4ecs - por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.
Enhavo |
[redakti] Instalo en Vindoza komputilo
Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.
Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.59" aŭ plia aktuala versio "2.2.6".
Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.
- Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
- Al la demando : Server Name, skribu : localhost
- Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson
Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.
Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu index.html paĝon tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.
Trovu vian propran IP-adreson per Ipconfig /all (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj indiku trovitan IP-adreson al viaj konatoj - tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.
[redakti] Sistemoj
Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, MacOS, OS/2.
[redakti] Internaj ligiloj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://httpd.apache.org/ (ĉefa paĝaro pri la programo)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-linux.html (germana paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-linux.html (angla paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-windows.html (germana paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html (angla paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apache.org/dist/httpd/binaries/os2/ (elŝutejo por la OS/2-versioj 2.0.59 kaj 1.3.37)
- http://www.amp4ecs.de/index.php?id=87 (elŝutejo por pli aktuala versio sub OS/2 resp. eCs)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html (elŝutejo de Xampp por Windows)

