Apaĉa Programaĵa Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bunta plumo, la emblemo de ASF

Apaĉa Programaĵa Fondaĵo, angle Apache Software Foundation (ASF), estas komunumo por evoluigi malfermitajn programojn. Ĝi estas organizita en la formo de usona fondaĵo, ne-profit-cela asocio.

Por siaj produktoj la fondaĵo kreis apartan licencon, la Apaĉan Licencon. Nun oni aplikas ĝian version 2.0.

La unua produkto de la fondaĵo estis la retservilo Apache, kies evoluigo komenciĝis en 1994, mallonge post la ekesto de TTT. Ĝia unua eldonita versio eliris en aprilo 1995. Pro ĝia sukceso tiu "Grupo Apache" aliĝis interesuloj pri aliaj produktoj, kiuj nun same aperas sub la nomo kaj la licenco Apache. En 1999 la grupo fondis la fondaĵon en la usona subŝtato Delavaro.

La laboron de la fondaĵo subtenas mecenatoj. Kiu regule donacas almenaŭ 5.000 usonajn dolarojn jare, eniras en specialan mecenatan kategorion laŭ jena tabelo:

Mecenata
kategorio
Minimuma
jara donaco
bronza 5.000 dolaroj
arĝenta 20.000 dolaroj
ora 40.000 dolaroj
platena 100.000 dolaroj