WAMP
WAMP estas akronimo por priskribi la platformon, sur kiu funkcias TTT-aplikoj konstruitaj per la sekva kombinaĵo de iloj:
- Windows, la operaciumo;
- Apache, la retservilo;
- MySQL, la sistemo por administrado de datumbazo;
- Perl, PHP, aŭ Python, programlingvoj.
La alia opcio, kiu ofte aperas en la reklamo de retprovizantoj, estas LAMP, kiu estas la ekvivalenta platformo en Linux.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo WAMP en la kataluna Vikipedio.