Apolema

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ApolemaApoléma, "la pacema lingvo", estas internacia planlingvo proponita de franco Raoul de la Grasserie (1839-1914), ano de "Lingvistika Societo de Parizo", en 1907. Ĝi estas lingvo kun vortprovizo bazita sur greka lingvo. La projekto estis prezentita al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia en 1907.

Ekzempleto: "Mi ecan orexia calo, mi tsanan apo lima, me fani oti mi den fagin apo tre y amera"

Traduko: "Mi havas bonan apetiton, mi mortas per malsato, ŝajnas ke mi ne manĝas antaŭ tri tagoj".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Langue internationale pacifiste ou Apolema, Raoul de la Grasserie, Paris: Leroux, 1907 (217+ p.)
  • Délégation pour l'adoption d'une Langue auxiliare internationale, L. COUTURAT, L. LEAU, COMPTE RENDU des travaux du comité'(15-24 Octobre 1907), Coulommiers: Imprimerie Paul Brodard, 1907

Ĝi ricevis kodon 178 "1907” de Biblioteko Butler.