Arcos de las Salinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcos de las Salinas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44421
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 1° 2′ U (mapo)39.991388888889-1.04Koordinatoj: 39° 59′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 081 m [+]
Areo 112,986035 km² (1 129 8.6 035 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arcos de las Salinas (Provinco Teruelo)
Arcos de las Salinas (Provinco Teruelo)
DEC
Arcos de las Salinas
Arcos de las Salinas
Situo de Arcos de las Salinas
Arcos de las Salinas (Hispanio)
Arcos de las Salinas (Hispanio)
DEC
Arcos de las Salinas
Arcos de las Salinas
Situo de Arcos de las Salinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcos de las Salinas [+]
vdr

Arcos de las Salinas [ARkos delasaLInas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Arcos de las Salinas estas etimologie komprenebla kiel Arkoj de la Salejoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 73 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la plej malproksima en la komarko, kaj de tie sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera, poste kun Torrijas pli sudokcidente kaj finfine kun Arcos de las Salinas, tute sur la limo kun la provinco Kasteljono.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 1081 m super marnivelo, kaj ĉirkaŭe fluas la riveroj Arcos kaj Torrijano. La municipa teritorio enhavas diversajn domarojn nome Agua Buena, Hoya de la Carrasca, La Dehesilla, La Higuera, La Torre, Dueñas, Las Salinas, Los Villares, Mas del Río, Royuela, Tormagal kaj Zacarías.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La ermitejo de Sankta Quiteria.

En la islama epoko la areo estis loĝata de berberoj, eble pro la geografia simileco de tiu zono kaj de la brutobredaj ebloj kun ilia devenregiono en Nordafriko. Kristanoj konkeris la areon el islamanoj en 1202 fare de Petro la 2-a de Aragono, kiel unu el lastaj islamaj lokoj kiuj rezistis en Aragono.

Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en la 13-a jarcento, kaj post konstituo de la komunumo de domaroj de Teruelo, ĝi estis inkludita en la Sesma del Campo de Sarrión ĝis la provinca divido de 1833. Poste Arcos de las Salinas iomete prosperis pere de komerco de lano.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Arcos de las Salinas oni malaltiĝis ĝis nunaj 112 loĝantoj.

La ĉefa ekonomia agado de la municipo estas rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejoj, arkopordegoj, portikaro de urbodomo ktp. Ĉefa altiraĵo, kiu nomas la vilaĝon, estas la salejoj kiuj estas laŭ la rivero Arcos je 2 km de la urba kerno. Ili estas ekspluatataj ekde la 12a jarcento kaj eble en pli fruaj epokoj. Estas ankaŭ Astronomia Observatorio Javalambre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]