Manzanera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manzanera
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 540  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 0° 50′ U (mapo)40.057777777778-0.83027777777778Koordinatoj: 40° 3′ N, 0° 50′ U (mapo) [+]
Alto 996 m [+]
Areo 168,660536 km² (1 686 6.0 536 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzanera (Provinco Teruelo)
Manzanera (Provinco Teruelo)
DEC
Manzanera
Manzanera
Situo de Manzanera
Manzanera (Hispanio)
Manzanera (Hispanio)
DEC
Manzanera
Manzanera
Situo de Manzanera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanera [+]
vdr

Manzanera [manzaNEra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Manzanera estas etimologie komprenebla kiel Pomarbaro; tiukadre aperas simbole en la municipa blazono pomarbo sur stilizita bildo de la pordego de la urba murego.

La municipo enhavas ankaŭ la domarojn Los Cerezos, Alcotas, El Paúl, Los Olmos, Las Alhambras kaj Paraíso Bajo kaj kelkajn senhomejojn (Torre de Alcotas, Torre de los Peones, Paraíso Alto) kaj nombrajn kampardomojn dise tra la teritorio, de preskaŭ 170 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 55 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, je ĉirkaŭ 110 km de Valencio, je 10 km de la ŝoseoj A-23 kaj N-234. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la plej malproksima en la komarko, kaj de tie sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera, kaj poste kun Torrijas pli sudokcidente.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 960 m super marnivelo, kaj oriente fluas la rivero Albentosa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de epoko de iberoj kaj de romianoj (tabulo al Herkulo. En la islama epoko la areo estis loĝata de berberoj, eble pro la geografia simileco de tiu zono kaj de la brutobredaj ebloj kun ilia devenregiono en Nordafriko. El araba loĝado restis loknomoj kiel Alcotas, Albentosa kaj Javalambre (Javal Ambr en araba, kies laŭvorta traduko estus la "ruĝa monto", pro la karaktera koloro de la teroj de la komarko). En Manzanera estis islama fortikaĵo kaj kelkaj domoj.

Pordego nomita Portal de Abajo.

Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en 1202 fare de Petro la 2-a de Aragono, tiam literumita katalune Maçanera; ĝi estis la lasta islama loko kiu rezistis en Aragono.

Petro la 2a donis la senjorlandon al Berenger la 3-a de Entenza, (senjoro de Zaragozo) por reloĝado, kaj la propra Berenger la 3-a mortis dum batalo kontraŭ islamanoj proksime de la urbeto. Manzanera estis heredita de liaj filoj Berenger la 4-a de Entenza kaj Gombau de Entenza, kiuj aktive partoprenis en la konkero de Valencio je la servo de la reĝo Jakobo la 1-a. Fakte Manzanera utilis dekomence kiel logistika platformo por tiu konkero.

Kiam la limo moviĝis suden, la strategia gravo de la urbeto malpliiĝis kaj la Entenza iom post iom forgesis ĝin kaj transdonis ĝin al la vicgrafo de Ĉelva, Pedro Ladrón de Vilanova.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Poste Manzanera prosperis pere de komerco de lano.

Ramón Cabrera dufoje okupis la urbon.

Inter junio kaj decembro 1810, sidejis en Manzanera la Junto de Aragono kaj Kastilio, kadre de la Milito de Hispana Sendependigo. Dum la Karlismaj Militoj la karlista generalo Ramón Cabrera batalis en la areo kontraŭ la trupoj de la isabelismaj generaloj Amor kaj Builn en oktobro 1834. Manzanera estis vizitata de la propra pretendanto al la trono Karlo Maria Isidro de Burbono dum la somero de 1837 kun 10 000 soldatoj, kiuj formis la Reĝan Ekspedicion kiu devis konkeri Madridon kaj finigi la militon. Tio malsukcesis kaj Manzanera estis okupita de la liberalaj trupoj estritaj de la generalo Leopoldo O'Donnell, kiu lasis roton en la urbeto. Manzanera estis rekonkerita de Ramón Cabrera dum la somero 1838 kaj tiel restis ĝis la fino de la milito, en majo 1840. Fine de la 19-a jarcento oni konservis ankoraŭ parton de la murego kaj la perimetrajn turojn.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Manzanera estis en la epicentro de fronto kiu stabiliĝis dum ambaŭ armeoj aplikis strategion de bruligita tero, kio rezultis en malapero de multaj arbaroj, padoj kaj kampardomoj de la zono. Tio okazis el julio 1936 ĝis septembro 1938. Dume la loĝantaro devis foriri diversfoje kaj venis gravaj unuoj de ambaŭ armeoj. En la 22a de septembro 1938 la frankista armeo anoncis avancojn, 2000 respublikanojn mortintojn kaj simile ĉe prizonuloj. Finfine tie okazis distratako planita de la respublika generalo Vicente Rojo en novembro 1938 por dividi frankistajn trupojn kiuj estis venkintaj en la batalo de Ebro. Tio malsukcesis, kaj la frankisma aviadilaro bombardis la respublikajn fortojn, sed ankaŭ la lokajn infrastrukturojn kaj loĝejojn.

Dum la postmilito, en la areo agadis kontraŭfrankistaj gerilanoj. Krome oni detruis defendejojn kaj tial la kastelo, la preĝejo kaj la pordego nomita Portal de Abajo rezultis tre damaĝitaj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ŝafaro tra Manzanera.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Manzanera oni malaltiĝis el 2836 en 1910 ĝis nunaj 527 loĝantoj. La ĉefa ekonomia agado de la municipo estas turismo, ĉefe el Valencilando kaj el Katalunio. Ludas gravan rolon vintre la proksimeco de la skiejoj de Javalambre kaj Valdelinares, same kiel rikoltado de fungoj. Ludas gravan rolon ankaŭ la produktdo de ŝinko, la agrikulturo, la forstado kaj la serĉado de trufo. En Manzanera estas krome banloko, je unu kilometro de Los Cerezos apud la rivero Paraíso kaj oni konstruas alian en Manzanera ĉe la fonto Agua Podrida.

Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, restaĵoj de la kastelo, ermitejo, la pordego, bestotrinkujo kaj naturaj lokoj, krom la preĝejoj de la apartaj domaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]