Areni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo Areni.

Areni (armene: Արենի; antaŭe Harpo ) estas vilaĝo en la provinco Vajoco-Dzoro de Armenio . Ĝi estas plej konata pro sia vinproduktado, kvankam la plejmulto de vino produktita loke estas de la proksima vilaĝo Getap. La preĝejo Sankta Dipatrino estas ununava du-korpa kupola armena preĝejo finkonstruita en la jaro 1321, kaj situas sur altebenaĵo sur la rivero Arpa kaj Areni. Ĝi estis projektita de la arkitekto kaj skulptisto Momik, kiu estas plej konata pro siaj altreliefaj ĉizadoj en la monaĥejo Noravank (situanta proksimume 6 kilometrojn sudoriente de Areni).[1] Proksime estas ankaŭ la 13-a-jarcentaj ruinoj de sinjoro Tarsajiĉ Orbeljan nobelulo de la Sjunika reĝlando, proponita de Jeghegis al Areni dum tiu tempo. Ruinoj de 13-ajarcenta ponto konstruita de episkopo Sarkis en 1265-1287 estas unu kilometron nordoriente de la preĝejo. En la sama loko troviĝas la restaĵoj de pli malnova ponto.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Areni.
Maljunulinoj el vilaĝo Areni.

Areni estas unu el la malnovaj famaj vilaĝoj de Vajoco-Dzoro, vojkruciĝo kaj militista armea punkto fermanta la gorĝon enirante en la provincon ĉirkaŭ la valo Ŝarur. Antikve Areni situis duonan kilometron norde de la nuna vilaĝo, sur monteto, kie ankoraŭ staras la preĝejo de Sankta Dipatrino, konstruita de la fama mezepoka arkitekto Momik en 1321. En la areo de la vilaĝo estas praaj ejoj, pluraj ruinigitaj vilaĝoj, multaj ĥaĉkaroj kun surskriboj kaj pluraj kavernoj esplorataj de arkeologoj.

Areni havas grandan turisman allogon kaj diversajn altvalorajn historiajn kaj kulturajn monumentojn. La komplekso Noravank, monumento kun internacia signifo, situas en la administra teritorio de la komunumo. Estas multaj naturaj monumentoj: rokoj, akvofaloj, profundaj gorĝoj.

En la centro de la vilaĝo, la loĝantoj de Areni starigis monumenton al la memoro de siaj samvilaĝanoj mortintaj en la dua mondmilito, kaj ĥaĉkaro al la memoro de siaj samvilaĝanoj mortintaj en la milito en Montara Karabaĥo.

Vinfestivalo estas organizita en vilaĝo Areni ekde oktobro 2004. Ĝi fariĝis tradicia, estas atendite, ke la festivalo kontribuos al la disvolviĝo de internacia turismo surloke.

Elfosadoj de Ĥalkolitiko[redakti | redakti fonton]

Kaverno Areni-1

En 2007, armena-irlanda teamo decidis provi elfosadojn en la kaverna loko de Areni-1. Du provaj tranĉeoj en la antaŭaj kaj malantaŭaj galerioj rivelis tavolojn de la Ĥalkolitiko kaj Frua Bronzepoko de 5000-4000 a.K. Elfosadoj dum 2007-2008 malkovris 3 potajn entombigojn en la malantaŭa ĉambro de la kaverno. Ĉiu poto enhavis ĥalkolitikan homan kranion kun neniuj rilataj tombovaroj. Ĉiuj kranioj apartenas al subplenkreskuloj de 9–16 jaroj. Ĉi tiuj nuntempe estas analizataj de la biologia antropologo de la teamo. Rimarkinde, unu kranio enhavis pecon de bone konservita cerba histo. Ĉi tiu estas la plej malnova konata homa cerbo el la Malnova Mondo[3].

La kaverno ankaŭ ofertis surprizajn novajn sciojn pri la originoj de modernaj civilizoj, kiel evidenteco de vinfarada entrepreno kaj aro da kulture diversaj ceramikaĵoj. Elfosadoj ankaŭ donis ampleksan aron de ĥalkolitikaj artefaktoj datantaj ĝis inter 4,200 kaj 3,900 a.K. La novaj malkovroj ene de la kaverno movas fruan bronzepokan kulturan agadon en Armenio ĉirkaŭ 800 jarojn. Pliaj malkovroj en la loko inkluzivas metalajn tranĉilojn, semojn de pli ol 30 specoj de fruktoj, restaĵojn de dekoj da cerealaj specioj, ŝnuron, tukon, pajlon, herbon, kanojn kaj sekigitajn vinberojn kaj prunojn.

Kupolo de la preĝejo de Areni.

En januaro 2011 arkeologoj anoncis la malkovron de la plej frua konata vinfarejo, la vinfarejo Areni-1, sep monatojn post la malkovro de la plej malnova ledŝuo de la mondo, la ŝuo Areni-1, en la sama kaverno. La vinfarejo, kiu havas pli ol ses mil jaroj, enhavas vinpremilon, fermentajn barelojn, kruĉojn kaj tasojn. Arkeologoj ankaŭ trovis vinberajn semojn kaj rebojn de la specio Vitis vinifera . Patrick McGovern, biomolekula antropologo ĉe la Universitato de Pensilvanio, komentante pri la graveco de la eltrovaĵo, diris, "La fakto, ke vinfarado jam tiel bone disvolviĝis en 4000 a.K., sugestas, ke la teknologio probable reiras multe pli frue.[4][5]"

Romano[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2014, fikcia alternativa historia romano titolita Originoj: Malkovro estis publikigita, kiu havis la vilaĝon Arpa (kiu estis renomita Areni fine de la 1930-aj jaroj) dum la periodo 1930 ĝis 1952, kaj la Kaverno Areni-1.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Naturaj vivejoj inkluzivas duondezertajn, kalkajn herbejojn, kaj juniperarbaroj alternitaj kun klifoj, kanjonoj kaj rokaj nudrokoj. Najbareco de komunumo Areni estis konsiderata kiel Ĉefa Papilia Areo, kie oni povas observi ampleksan varion de raraj papilioj, inkluzive de Papilio alexanor , Colias chlorocoma , Colias aurorina , Pseudochazara schahrudensis, Tomares romanovi , Callophrys paulae, kaj multajn aliajn. Ankaŭ la areo estas interesa por observado de birdoj, loĝata de kadavrogrifo, blankgorĝulo, persia sito, nigrakapa emberizo, kaj nombro de aliaj specioj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "'Oldest known wine-making facility' found in Armenia.", BBC, 11an de januaro 2011. Kontrolita 2011-01-11.
  2. "Ancient winery found in Armenia", Los Angeles Times, 11an de januaro 2011.
  3. See Bower, Bruce, "Armenian cave yields ancient human brain", www.sciencenews.org, 12an de januaro 2009.
  4. "'Oldest known wine-making facility' found in Armenia.", BBC, 11an de januaro 2011. Kontrolita 2011-01-11.
  5. Maugh II, Thomas H., "Ancient winery found in Armenia", Los Angeles Times, 11an de januaro, 2011.