Argentina Esperantista Junulara Organizo
El Vikipedio
(Alidirektita el Argent-EJO)
Argentina Esperantista Junulara Organizo (aŭ mallonge Argent-EJO) - hispane Juventud Esperantista Argentina (mallonge JEA) - estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Argentino. Ĝi fondiĝis en 1966 kaj samjare iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Argentina Esperanto-Ligo kaj uzas ties centran oficejon en Bonaero kiel asocia adreso.
Oficiala organo de la organizaĵo estas la bulteno Argent-EJO informas, kiu aperas laŭbezone. Laŭ informo de UEA el septembro 2011, asocia prezidanto estas Marcelo Daniel Lucero.