Armena Emirlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Armena Emirlando, ankaŭ nomata Princlando Armenio, estis aristokrata reĝimo en frua mezepoka Armenio kiu prosperis en la periodo de inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj, post la marzpanata periodo kiam la gvida politika aŭtoritato estis ekzercita per heredo de princoj. De 637 Armenio iĝis sendependa princlando ene de la Araba Imperio sub Kalifo kiel Omero, reunuigante armenajn teritoriojn antaŭe regitaj de Bizancio. La princlando estis regita de la Princo de Armenio, rekonita de la kalifo kaj la bizanca imperiestro.

La unua araba atako atingis Armenion en 639 en. La urbo Dvin estis prenita kaj disrabita dum tiu atako. Dua invado okazis en 642 - 643 kaj 650 - 653. Laŭ episkopo Sebeos, en januaro 642, la araboj prenis la urbon Tovin (Duin), mortigis 11 mil el ĝiaj loĝantoj kaj forportis 35 mil en sklavecon. La armenoj submetiĝis al la invadantoj kaj traktato estis subskribita en 654. Laŭ tiu interkonsento, Armenio estis rekonita kiel sendependa ŝtato kondiĉigita de ĉiujara tributo kaj kontribuo per 15 mil viroj por la araba armeo. La araba politiko pri postulado ke la tributo estu pagita per mono havis gravan efekton sur armena ekonomio kaj socio. Moneroj estis faritaj en Dvin. La armenoj estis devigitaj produkti profiton de manĝaĵo kaj varojn por vendado. Forta urba vivo estis evoluigita en Kaŭkazio kiam la ekonomio revigliĝis.

La araboj, por administraj celoj, kolektis la tutaĵon de la suda Kaŭkazio en unu-vasta vicreĝlando nomita al-Arminiya. Tiu vicreĝlando estis regita de "ostikan" kelkfoje nomita emiro kaj pro tio ĝi nomiĝas emirlando. Ĝi estis establita antaŭ la tempo de la kalifo Abd al-Malik de la umajadoj (685-705). La Emirlando Armenio (al-Arminiya) estis dividita en kvar regionojn: Arminiya I (Kaŭkaza Albanio), Arminiya II ( Iberio), Arminiya III (la areo ĉirkaŭ Rivero Arakso), Arminiya IV (Taron). Tiu vicreĝlando ankaŭ enhavis du grandajn lagojn: la salakva lago konata kiel lago Van en la sudokcidento, kaj la dolĉa akvo de Lago Gukchah sur ĝia nordorienta limo.

La plej eminenta kalifo de la abasidoj estis Harun ar-Raŝid kiu atingis la povon la 14-an de septembro 786. Laŭ nuntempaj armenaj fontoj, li estis avida kaj avara viro. Harun alportis tian troan subpremon sur Armenion kiu, pripensante la fakton ke armenoj ĝenerale preferis araban superregadon ol bizancan, multaj kantonoj ŝanĝis al la bizancanoj.

Foje, la Emirlando Armenio inkludis Al-Jaziran en pli norda Mezopotamio, Azerbajĝano kaj malpli ofte, Tabaristano (sudoriente de Gilano), kaj eĉ Fars (centra Irano). La centro de la vicreĝlando estis la granda armena urbo Dvin.

La Armena Emirlando ekzistis ĝis 884 kiam Aŝoto la 1-a de Armenio (Bagratidoj) entreprenis preni la kontrolon de la plej granda parto de ĝia areo kaj deklaris sin "Reĝo de la armenoj". Li ricevis rekonon de la kalifo Al-Mu'tamid de la abasida dinastio en 885 kaj de la bizanca imperiestro Basil la 1-a de la makedona dinastio en 886. Armenio tiel aperis kiel sendependa regiono.