Arminio Rothstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arminio Rothstein
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1927 (1927-07-25)
en Vieno
Morto 1-an de oktobro 1994 (1994-10-01) (67-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo televida prezentisto • pentristo • pupteatristo
vdr

Arminio ROTHSTEIN (naskiĝinta la 25-an de julio 1927 en Vieno, mortinta la 1-an de oktobro 1994 samloke) estis aŭstra pentristo, pupfaristo, pupludisto, verkisto, scenariisto, magiisto kaj muzikisto. Inter 1968 kaj 1994 li deĵoris ĉe la porinfanprograma sekcio de ORF kie li elpensis elsendojn kaj mem prenis la rolon de la klaŭno Habakuk.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de juda advokato li ne pli rajtis frekventi gimnazion post Anschluss en 1938. Kontraŭ persekuto kaŝis sin la patro kaj li mem en kelo de Vieno. Post la Dua mondmilito li trapasis la abiturientan ekzamenon kaj laboris kiel magiisto Selim Arminian. Inter 1948 kaj 1953 li studis kune kun Arik Brauer, Friedensreich Hundertwasser kaj Ernst Fuchs ĉe Albert Paris Gütersloh.

En 1955 li edzinigis la artstudentinon Ingrid Grundler-Klauhsecker (kiu pli malfrue famiĝis sub la artista nomo Ingrid Picca) kun kiu li kreis la unuajn marionetojn. Kiam en 1956 ekis pupa kabaredo por adoltoj ĉe ORF kun la teatraĵojn kiel Salome, Elis und Isabel, Bergwerk von Falun, Don Camillo und Peppone kaj Prominenz am Zwirn Picca kaj Rothestein kune ludis kun propre kreitaj marionetoj. Pri la pupeta produkto ankaŭ faritis dokumentato kiu ricevis premion.

En 1967 fondis Arminio Rothstein kun la dua edzino Lena Rothstein la teatron Arlequin-Theater ene de Mozart-kafejo apud Ŝtata Operejo de Vieno (strateto Maysedergasse).

En 1971 elpensitis la koncepto por ginjola elsendo de ORF, Habakuks Kasperltheater. La unua pupteatraĵo Die verschwundenen Schuhe videblis en la 29.9.1971; Poste la serio alinomiĝis je Clown Habakuks Puppenzirkus. Ĉiun elsendon malfermis desegnaĵo de Winnie Jakob. Du el la tiamaj marionetludistoj estis la furorverkisto Thomas Brezina kaj la seksologo Walter Hoffmann. Fine Rothstein, en vestoj de klaŭno Habakuk, venigis la ginjolon antaŭ la scenejon por babaladi kun la publiko; la voĉo de ginjolo estis ventroparola.

Rothstein ofte uzis la magiformulon summ summ kaj kapablis ludi pli ol 30 muzikinstrumentoj (ofte nur po unu pecon). Kun la magiisto Bobby Lugano produktitis en 1979 de la infanlitenakompananta televidserio Betthupferl 40 numerojn sub la titolo Der Zauberkasten mit Bobby und Habakuk.

En la kuro de la tempo centoj da Betthupferl-oj elfaritis, por kiuj Rothstein skribis la scenarojn kaj liveris la necesajn pupojn.

En 1977 kreitis kune kun la aŭtoŝofora helporganizo ARBÖ la unusolan trafiklernteatron de Aŭstrio konsistante el homoj kaj pupoj. En la tuta lando estis miloj da didaktikaj enscenigoj ekz. en bazlernejoj. Sekvis gastludo en Bonn okaze de internacia trafikplisekurigada konferenco. En 2018 festis Das Puppomobil/Theater Arlequin kaj ARBÖ kune kun Allgemeine Unfallversicherungsanstalt (AUVA) la 40-an datrevenon fondiĝan.

En 1978 produktitis de Arlequin-teatro, sub la reĝisorado de Artem Ohandjanian, persaj heroaj sagaoj laŭ komisio de la ŝtata televido de Teherano. Pro la potencakiro de partianoj der Ĥomejni prezento en la irana televido neniam okazis.

Pli ol tri jardekoj instruis Rothstein en la lernejo Bundesgymnasiun XX ĉe Unterbergergasse (hodiaŭ nomiĝis tiu ĉi strato Karajangasse) je Vieno.

Kun la kvara edzino Christine Rothstein li daŭrigis pupkreon; sume ekzistas de li ĉ. milo da pupoj. En 2021 malfermitis muzeo por elmontri la kreitaĵojn de Rothstein fare de Christian Mair en Bludenz.[1]

Inter 1955 kaj 1969 Rothstein estis ano de la framasonisma loĝio Freundschaft.

Famaj pupoj[redakti | redakti fonton]

  • Kasperl
  • BENCO-Puppe (por kakao-reklamo de la firmao Bensdorp)
  • Mimi (timema anserino)
  • Tintifax (malica sorĉisto)
  • Toby (hundo) kaj Tobias kaj Jakob (papago)
  • Tyn kaj Tynja (por multaj endormighelpaj historietoj)
  • Bumsti (nano) kaj Maus
  • Helmi (por entrafika sinkondutlerno)
  • Maxi (por Muzikista stalo)

Specialaĵo de Rothstein estis la faro de portretaj pupoj kiuj similegis al siaj vivantaj modeloj: ekz de. Bruno Kreisky, Josef Taus, Niki Lauda, Helmut Zilk, Ernst Wolfram Marboe, Anton Benya, Helmut Qualtinger, Fred Sinowatz, Karl Farkas, Ernst Waldbrunn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Du wollen Clown spielen? Jugend und Volk Verlagsgesellschaft, 1979, ISBN 3-7141-1269-3.
  • Wir spielen hier. Ravensburger Taschenbücher, 1983, ISBN 3-473-38846-7.
  • Du wollen Clown spielen? Zirkus, Clowns, Handpuppen, Marionetten, Zaubern. Verlag Ennsthaler, 1994, ISBN 3-85068-409-1 (nova eldono).
  • Mimis Gutenachtgeschichten. Verlag Donauland, 1999, de Christine Rothstein.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • ORF-Legenden: Arminio Rothstein. Das bunte Leben des Clown Habakuk. Dokumentarfilm (45 minutoj), Aŭstrio 2016, scenario kaj reĝisorado de Christian Hager.
  • O mein Jojo! Das Leben des Clown Habakuk. scenario kaj reĝisorado de Said Manafi, Aŭstrop 1980 (60 minutoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]