Arnaud Berquin
El Vikipedio
Titolpaĝo de L'Ami des Enfans (1782)
Arnaud BERQUIN (n. en septembro 1747 - m. la 21-an de decembro 1791) estis franca verkisto de porinfana literaturo.
Lia plej fama verko estis L'Ami des Enfans (1782), kiu restis populara ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Berquin emis verki realistajn rakontojn, kiujn tiamaj infanoj povis sperti okaze de siaj ĉiutagaj vivoj.
