Arnaud Thiry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnaud Thiry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1988 (1988-01-01) (36-jaraĝa)
en Sarrebourg
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo fotisto • jutubisto • X poster • komerca estro
Verkoj AstronoGeek
le Studio de Poche
TTT
Retejo http://arnaud-thiry.com/
vdr

Arnaud THIRY [Arno Tiri] (naskiĝinta en 1988 en Sarrebourg) estas franca videisto pri scienca popularigo.
Li famiĝis pro siaj jutubkanaloj: AstronoGeek pri astronomio , kiu atingis la sojlon de 600.000 abonintoj en januaro 2020, kaj Le studio de poche, per kiu li kunhavigas sian fotistan sperton.

Junaĝo kaj studadoj[redakti | redakti fonton]

Arnaud Thiry naskiĝis en 1988 en Sarrebourg, Mozelo[1]. Post akiro de scienca abiturienta ekzameno pri inĝenieraj sciencoj, li komencis diplomiĝon HSE (Higieno, Sekureco, Medio) en Colmar, poste akiris licencion pri historiaj sciencoj en la Universitato de Strasburgo kaj poste magistron pri instruado[1].

Li rapide forlasis la profesion de instruisto por la fotarto, kiun li jam praktikis dum siaj studadoj[2], profesiiĝante en 2013.

Videista kariero[redakti | redakti fonton]

La 22-an de februaro 2010, Thiry lanĉis la Jutuban kanalon Le studio de poche (eo: "La Poŝstudio") kie li publikigas lernilojn pri fotarto ekde 2013[1].

Ĉi tiu aktiveco, kiun li plenumis paralele de fotado, igis lin krei la 4-an de oktobro 2015 pli ĝeneralan publikan kanalon, AstronoGeek (eo: «AstronomiGik'»). Ĝia sukceso igis lin forlasi sian fotistan profesion en 2018[1][3], ebligante lian revenon al sektoro proksima de instruado, kiu estis grava por li.
La temo de la kanalo estas astronomio sed povas emi pritrakti al tiel nomataj "senmitigaj" filmetoj pri antaŭjuĝoj kiel la videbla karaktero de superluno aŭ la ideo de la plata Tero[3]. Kvankam la fameco de "kontraŭ-komplotismaj" filmetoj malĝojigas la kreinton[3], ili estas tiuj, kiuj plej disvastigas lian verkon. La temo de la kanalo estis inspirita de e-penser kaj de Dr Nozman[2]. Arnaud Thiry estas konata pro sia sincereco, eĉ sia vulgareco, kaj antaŭenigas kritikan pensadon kaj ankaŭ la praktikon de la fundamentoj de zetetiko kaj skeptikismo[2].

Lia fameco igis lin esti invitita kiel preleganto ĉe diversaj festivaloj kiel la festivalo Big Bang[4] aŭ la Geek Faëries en junio 2018[5] poste en junio 2019[6], same kiel ĉe la unua franca eldono de la Tubecon en Haute-Garonne la 7an de septembro 2019[7]. Ĝi ankaŭ ebligis nomi asteroidon laŭ lia nomo[8], laŭ propono de la astronomo Alain Maury: 31453 Arnaudthiry[8][9].
En 2018, la Franca Ministerio pri Kulturo listigis Astronogeek-on inter "350 franclingvaj kulturaj kaj sciencaj jutubaj kanaloj taŭgaj por eduka uzo, elektitaj pro la kvalito de ilia enhavo"[10]. En novembro 2018, li deklaris ke li pasigas inter 50 kaj 70 horoj ĉiusemajne por sia videista aktiveco[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (franclingve) Astronogeek: senpera scienca popularigo (arkivo), ĉe Clubic.com, 17-a de novembro 2018
  2. 2,0 2,1 2,2 (franclingve) Astronogeek estas scienca popularigo, fek! Arkivigite je 2022-03-25 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe fabernovel.com, 27-a de februaro 2018
  3. 3,0 3,1 3,2 (franclingve) Astronogeek: la Sarrebourg-a jutubisto kun pli ol 500.000 abonintoj Arkivigite je 2020-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe www.radiomelodie.com, 1-a de aŭgusto 2019
  4. (franclingve) Ĉu oni vere iris al Luno? Arkivigite je 2021-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Festival Big Bang
  5. (franclingve) Geekfaeries: listo de partoprenantoj (arkivo) ĉe Geek Faëries
  6. (franclingve) La GeekFaeries-festivalo de Selles-sur-Cher kliniĝas sed ne rompas pro la ventego Miguel (arkivo) ĉe France 3 Centre-Val de Loire, 9-a de junio 2019
  7. (franclingve) Tubecon: la sinmontro de la retfamuloj (arkivo), 8-a de septembro 2019
  8. 8,0 8,1 (anglolingve) https://minorplanetcenter.net/iau/ECS/MPCArchive/2019/MPC_20190827.pdf (arkivo) ĉe minorplanetcenter.net, 27-a de aŭgusto 2019
  9. (franclingve) El steligo al asteroidigo (arkivo) ĉe spaceobs.com
  10. (franclingve) 350 franclingvaj videaj sciencaj kaj kulturaj fontoj (arkivo) ĉe www.culture.gouv.fr, 9-a de novembro 2018

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]