Arnemuiden
El Vikipedio
Arnemuiden estas urbeto kun ĉ. 5000 loĝantoj en la komunumo Middelburg en la provinco Zeeland en Nederlando. Ĝi situas sur la antaŭa insulo Walcheren, proksimume 3 km oriente de la urbo Middelburg.
Ĝi ricevis urborajtojn en 1574.
Ĝis 1997, Arnemuiden estis memstara komunumo. Arnemuiden havas fervojan stacidomon.
La plejmulto de la loĝantoj de Arnemuiden iam estis fiŝkaptistoj. La ega populareco de tatuoj kaj orelringoj kun fiŝista ŝipo en la urbeto eksplikas tion. Ankaŭ la daŭra fiŝodoro en la urbeto atestas pri tio.