Arte di Calimala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Via Calimala pentrita de Telemacho Signorini (1889).

Arte di Calimala estis unu la plej gravaj kaj superaj gildoj de Florenco. Ĝi grupigis la vestistojn kaj eksportistojn de vestoj. La florencaj gildoj, aŭ itale Arti Maggiori, proprigis al si la civitan kontrolon de Florenco dum malfrua Mezepoko. La progresa graviĝo de la gildo Calimala originis pro la aparta strukturo de la florencaj gildoj, kiuj ĉiuj estis estritaj de gonfaloniere en la 13-a jarcento. La alveno kaj plifortiĝo de la mediĉa dinastio sekve senigis ilin je potenco en la 15-a jarcento.

Restas hodiaŭ strato nomita via di Calimala en Florenco, inter la eksa romia forumo de la urbo (nun Piazza della Republica) kaj la eksa portalo de la urbo, la Por Santa Maria.