Arthur Schnitzler
Arthur SCHNITZLER (Esperante: Arturo ŜNICLO) naskiĝis je la 15-a de majo 1862 en Vieno, kie li mortis je la 21-a de oktobro 1931. Li studis ekde 1879 medicinon en la viena universitato, kie li doktoriĝis (d-ro med.) en 1885. Poste li laboris en la viena Allgemeines Krankenhaus (Ĝenerala malsanulejo).
Liaj verkoj prilumas la homajn rilatojn tiel trafe (kaj per tio kaŭzis plurfoje skandalojn), ke lia samtempulo kaj samurbano Sigmund Freud preskaŭ envie konfesis, ke Ŝniclo sukcesas trovi solvojn intuicie, kie li mem bezonis longan sciencan esploradon por veni al la sama rezulto.
Famaj verkoj
- Reigen (Rondo aŭ Rondodanco)
- Anatol
- Antols Größenwahn
- Der grüne Kakadu
- Leutnant Gustl
- Die Braut (La fianĉino)
- Traumnovelle (Sonĝonovelo) -- poste adaptita kiel filmo Eyes Wide Shut de Stanley KUBRICK
Aperis en Esperanto
Libroforme
- Trad. L. Grimme k.a.: El "Anatol". Kvin unuaktaĵoj (Teatraĵoj). Vieno, 1983.
- Trad. Michel DUC-GONINAZ: Sonĝonovelo (Traumnovelle) (eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 1997)
- Trad. Reinhard HAUPENTHAL: Sonĝeskoj (Traumnovelle) (eld. Iltis, Saarbrücken, 2005)
- Trad. Vilhelmo LUTERMANO: Rondo (Reigen) (eld. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2007
- Trad. Vilhelmo LUTERMANO: La fianĉino (Die Braut) (kune kun "Rondo", vd supre
Eksteraj ligiloj
- Trad. Vilhelmo LUTERMANO: La fianĉino (Die Braut) http://vlutermano.free.fr/fianĉino.html
- Trad. Vilhelmo LUTERMANO: Rondo (Reigen)
http://vlutermano.free.fr/rondo.htm
Sekundara literaturo pri la supraj verkoj
- Trad. Vilhelmo Lutermano: Hartmut Scheible: Postparolo al Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler): "La fianĉino" kaj "Sonĝonovelo" http://vlutermano.free.fr/Scheible_postparolo.html
- La sama verko estas entenata en la libro: Arturo Ŝniclo: Rondo (Reigen) (eld. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2007
- Trad. Vilhelmo Lutermano: Richard Alewyn: Postparolo al A. Schnitzler: Rondo; Amindumo http://vlutermano.free.fr/Alewyn.html