Artohalo de Kessler (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Artohalo de Kessler
muzeo
Lando Germanio vd
Adreso Goetheplatz 9b, 99423 Weimar
Poŝtkodo 99423
Situo
Geografia situo 50° 58′ 57″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.9826211.326048Koordinatoj: 50° 58′ 57″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)
Map
Artohalo de Kessler
Retejo http://stadtmuseum.weimar.de/index.php?id=16
vdr
Kunsthalle Weimar
inaŭguro en 1903

La Kessler-artohalo (germane: Kunsthalle Harry Graf Kessler) en venecia stilo en Vajmaro (Germanujo) ŝuldiĝas sian nomon al la artomecenato kaj noviganto Harry Graf Kessler. Aimé von Palézieux-Falconnet direktoris la vajmarajn artokolektojn, estante iel kontraŭulo de Kessler, kiu tamen finfine ĉefe respondecis pri la realigo de la artohalo.

Komence surloke estis fondita la t.n. permanenta artekspozicio de la Nova Muzeo; antaŭe troviĝis tie brikejo. La starigo finiĝis en 1880.[1] Okaze de la inaŭguro ĉeestis lia grandduka moŝto Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Kun ili aperis la inter si ne harmoniantaj sinjoroj Palezieux kaj Graf Kessler.

La unua granda evento estis ekspozicio pri Max Klinger en 1903 kion dokumentis la kortega fotisto Louis Held. Ĝis 1906 la sukcesoj oftis danke al eksponaj aranĝoj i.a. pri Max Klinger, Max Liebermann, Claude Monet, Paul Cezanne, Auguste Renoir. Pro skandalo koncerne Rodin Kessler devis retiriĝi. [2].

Poste la salonon utiligis financa buroo.[3][4] Oni muntis ankaŭ memortabulon por Graf Kessler.

De 2006 la artohalon je Goetheplatz 9a uzas la magistrato perate fare de la Urbomuzeo de Vajmaro.[5] Engaĝiĝas ankaŭ la Germana Abela Muzeo Vajmaro.

De la 1930-aj jaroj antaŭmetita konstruaĵo kaŝas la enirejon.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://stadtmuseum.weimar.de/de/kunsthalle-harry-graf-kessler.html
  2. https://www.uni-weimar.de/de/universitaet/profil/portrait/eva-willkommen-zurueck/eva-als-teil-des-unesco-welterbes/
  3. Art. Kunstkabinett am Goetheplatz; Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner]] (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p.266-267
  4. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 254. ISBN 978-3-406-63030-9
  5. https://stadtmuseum.weimar.de/index.php?id=16&L=406
  6. Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Bauen im Nationalsozialismus in Weimar. Bauhaus-Universität, disertacio, Weimar 1999, p. 96.