Atea (Zaragoza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atea
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50348
Demografio
Loĝantaro 137  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 33′ U (mapo)41.160105-1.5545624Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 842 m [+]
Areo 34,66846 km² (34 66. 846 ha) [+]
Atea (Provinco Zaragozo)
Atea (Provinco Zaragozo)
DEC
Atea
Atea
Situo de Atea
Atea (Hispanio)
Atea (Hispanio)
DEC
Atea
Atea
Situo de Atea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atea [+]
vdr

Atea [aTEa] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Atea estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo, inter Acered kaj Murero dum sude estas Cubel.

La loĝloko Atea mem estas je 103 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 842 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Atea kie oni malaltiĝis el 1225 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 149 loĝantoj; do oni perdis pli ol milo. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo kaj naturaj lokoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]