Atenco kontraŭ Abraham Lincoln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atenco kontraŭ Abraham Lincoln

Atenco kontraŭ AL: De maldekstre dekstren: Henry Rathbone, Clara Harris, Mary Todd Lincoln, Abraham Lincoln, kaj John Wilkes Booth. Desegnita de Currier & Ives
Historia periodo: Usona Enlanda Milito
Celo: Abraham Lincoln
Sekvoj: morto de Abraham Lincoln
Dato: 14-a de aprilo 1865
Loko: Teatro de Ford
Atencanto: John Wilkes Booth
Uzita armilo: pistolo Deringer
vdr
Philadelphia Deringer de John Wilkes Booth

La atenco kontraŭ Abraham Lincoln estis unu el la plej lastaj gravaj okazaĵoj de la Usona Enlanda Milito, okazinta en la Granda vendredo la 14-an de aprilo 1865 en Teatro de Ford, kiam Abraham Lincoln, ĉeestanta kun sia edzino kaj du gastoj teatraĵon Our American Cousin, estis pafita de John Wilkes Booth.

John Wilkes Booth estis bone konata aktoro kaj konfederacia spiono el Marilando; kvankam li neniam aliĝis al la konfederacia armeo, li havis kontaktojn kun la konfederacia sekreta servo.[1] Post kiam li ĉeestis la 11an de aprilo 1865 en la diskurso en kiu Lincoln subtenis voĉdonrajtojn por nigruloj, Booth planis komploton por murdi la Prezidenton.[2] Kiam Booth eksciis pri la intencoj de la Lincoln-oj ĉeesti en teatroludo kun la Generalo Grant, li planis murdi kaj Lincoln kaj Grant en la Teatro Ford. Lincoln kaj sia edzino spektis la verkon Our American Cousin (Nia usona kuzo) de Tom Taylor la vesperon de la 14a de aprilo, ĝuste kvin tagojn post la venko de la Unio en la Batalo de la Tribunalo de Appomattox. Lastminute, Grant decidis iri al Nov-Ĵerzejo viziti siajn filojn anstataŭ spekti la teatraĵon.[3]

Je la 10:15 vespere, Booth eniris en la malantaŭo de la loĝio de Lincoln, kaŝe ŝteliris al lia dorso, kaj pafis al la malantaŭo de la kapo de Lincoln, mortige vundante lin. La invitito de Lincoln Majoro Henry Rathbone dummomente baraktis kun Booth, sed Booth ponardis lin kaj fuĝis.[4] Zorgita de la doktoro Charles Leale kaj de du aliaj doktoroj, Lincoln estis portita trastrate al la Hejmo Petersen. Restinte en komato dum ok horoj, Lincoln mortis je la 7:22 la 15an de aprilo.[5] En la momento de la morto kelkaj observantoj diris, ke lia mieno aspektis kvazaŭ ripozante en rideto.[6][7][8][9] Stanton salutis kaj diris, "Nun li apartenas al la historio".[10] La korpo de Lincoln estis metita en flag-ŝirmita ĉerko, kiu estis metita sur funebra veturilo kaj eskortita al la Blanka Domo fare de soldatoj de la Unia Armeo.[11] Prezidento Johnson ĵuris la venontan matenon.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Donald 1996, pp. 586–587.
  2. Harrison 2010, pp. 3–4.
  3. Donald 1996, pp. 594–597.
  4. Donald 1996, p. 597; Martin 2010.
  5. Steers Jr. 2010, p. 153.
  6. Fox, Richard. (2015) Lincoln's Body: A Cultural History. W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-24724-4.
  7. Abel, E. Lawrence. (2015) A Finger in Lincoln's Brain: What Modern Science Reveals about Lincoln, His Assassination, and Its Aftermath. ABC-CLIO. ISBN 978-1-4408-3118-8.
  8. "OUR GREAT LOSS; The Assassination of President Lincoln.", 17a de Aprilo, 1865.
  9. Hay, John. (1915) The Life and Letters of John Hay Volume 1. Houghton Mifflin Company.. origina citaĵo estas la taglibro de Hay, kiu estas citita en "Abraham Lincoln: A History", Volume 10, P. 292 fare de John G. Nicolay kaj John Hay
  10. Donald 1996, pp. 598–599, 686.
  11. Hoch, Bradley R.. (2001-09-04) The Lincoln Trail in Pennsylvania: A History and Guide (angle). Penn State Press, p. 121–123. ISBN 978-0-271-07222-7.
  12. Trefousse, Hans L.. (1989) Andrew Johnson: A Biography. W.W. Norton & Company.