Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava
Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Petr Tomašovský
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2000
Loko Opava
Eldoninto AVE Centrum
Trajtoj
Paĝoj 50
ISBN ISBN: 80-86268-01-2
vdr

Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava (esperante: Atlaso de objektoj de pezaj fuortoj de sektoro Moravia Ostrava) estas libro de Petr Tomašovský. La libro temas pri pezaj fuortoj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, nome en konstrua sektoro Moravia Ostrava, kiu estis sekve dividita en kvin subsektorojn. Ĉiu objekto de tiu ĉi sektoro estis markita per mallongigo MO - Moravia Ostrava kaj litero S (laŭ ĉeĥa vorto srub), per numero, nome de MO S-1 ĝis MO S-42 kaj per kaŝnomo, kiun havis ĉiu objekto. Ĉiuj objektoj de tiu ĉi sektoro havis du etaĝojn, escepte objektoj MO S-2, MO S-3, MO S-4, MO S-7, MO S-8, MO S-9 kaj MO S-36, kiuj estis unuetaĝaj pro alta nivelo de subtera akvo. Geografie la sektoro komenciĝis ĉe urbo Bohumín, unue en ties loka parto Kopytov, kie oni planis konstrui objekton MO S-1, poste fakte en loka parto Šunychl kaj finigis ĝin fuortaro Smolkov super vilaĝo Smolkov, kie poste ligis plua konstrua sektoro, sektoro Opava.

La libro estas plenigaĵo al libro Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938, verkita de Josef Durčák. La libro estiĝis en la jaroj 1998 - 2000, kiam la objektoj de la sektoro estis mezuritaj kaj desegnitaj de Petr Tomašovský, en la jaro 2000 la libro estis poste eldonita.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava en Vikimedia Komunejo