Auferstehungshistorie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La releviĝo-historio (SWV 50) aŭ germane Auferstehungshistorie (SWV 50), plena titolo Historia der fröhlichen und siegreichen Auferstehung unseres einigen Erlösers und Seligmachers Jesu Christi (historio de la ĝojiga kaj venka releviĝo de nia ununura savanto kaj feliĉiganto Jesuo Kristo), estas religia ĥorverko, kiun komponis Heinrich Schütz. Ĝi ekestis proksimume en 1623 kaj estis publikigita samjare kiel unua presado en Dresdeno.

La muzikistaro konsistas el ses- ĝis okvoĉa ĥoro, kvar gambovjolo kaj orgeno; laŭ-elekte kiel muzikiloj ankaŭ eblas tri vjoloj, violonĉelo kaj klaviceno. La teksto devenas el la kvarevangelia pasiono de Johannes Bugenhagen; muzikan instigo kaj inspiron Schütz ricevis de Antonius Scandellus. La verko staras en doria modalo sur d kaj daŭras proksimume 40 minutojn.