Augustin-Pyrame de Candolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augustin Pyrame de Candolle

Augustin-Pyrame de Candolle, ankaŭ Augustin-Pyramus de Candolle (naskiĝis la 4-an de februaro 1778 en Ĝenevo - mortis la 9-an de septembro 1841 samloke) estis svislanda botanikisto kaj natursciencisto. Lia oficiala botanikista aŭtora mallongigo estas „DC.“.

Biografio

Li studis medicinon en Parizo ĝis 1804, poste studis biologion ĉe Georges Cuvier kaj Jean-Baptiste Lamarck kaj gvidis laborojn por ili. Li transprenis en 1808 katedron pri botaniko en la Naturscienca Fakultato de Montpellier, kie li gvidis la Botanikan Ĝardenon. Li revenis en Ĝenevon en 1816 kie li havis katedron ĝis 1834 pri botaniko kaj zoologio en la Ĝeneva Universitato. Li fondis en 1817 la unuan botanikan ĝardenon en Ĝenevo (Jardin botanique des Bastions). Li estis rektoro de la Ĝeneva Universitato (1830-32). Li estis membro de la Ĝeneva Kantona parlamento (1816-41).

Verkoj

  • Histoire des plantes grasses (1799–1803)
  • Monographie des Astragales (1802)
  • Essai sur les propriétés médicinales des plantes comparées avec leurs formes extérieures et leur classification naturelle (1804).
  • Théorie élémentaire de la botanique (1813)
  • Mémoire sur le genre Sclerotium (1815)
  • Essai élémentaire de géographie botanique (1820)
  • Prodromus systematis naturalis regni vegetabilis (unuaj sep volumoj, 1824–1841)