Aurél Anderkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Anderkó
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1869 (1869-10-14)
en Trip
Morto 2-an de junio 1940 (1940-06-02) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo meteologo
vdr

ANDERKÓ Aurél [anderko:] estis hungara meteologiisto kaj universitata profesoro. Li naskiĝis la 14-an de oktobro 1869 en Terep kaj mortis la 2-an de junio 1940 en Budapeŝto)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Anderkó akiris diplomon en la Universitato de Budapeŝto pri matematiko kaj fiziko en 1891, li doktoriĝis en 1894, en 1907 li kvalifikiĝis kiel privatprofesoro. Ekde 1891 ĝis 1922 li laboris ĉe la Instituto pri Meteologio. Kiel gvidanto de sekcio pri ombrometrio li enkondukis la t. n. Anderkóspeca-pluvmezurilojn. Post siaj studvojaĝo en Germanujo kun Ödön Bogdánfi li kreis la hungaran pezombrografon, kiu en la mondekspozicio de Parizo ricevis premion. Li estis la unua hungara veteristo kiu prelegis pri meteologio en universitato de Budapeŝto. Oni nomumis lin universitata profesoro de Universitato de Varsovio, kaj la Meteologia Asocio de Pollando elektis lin prezidanto. Li publikis 37 memstarajn studojn.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adalékok az időprognózis elméletéhez Bp., 1902.
  • A talaj melegének periódusos ingása Bp., 1909.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon