Azanuy-Alins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azanuy-Alins
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 0° 19′ O (mapo)41.9741666666670.31222222222223Koordinatoj: 41° 58′ N, 0° 19′ O (mapo) [+]
Alto 454 m [+]
Areo 51,171813 km² ( 511 7.1 813 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azanuy-Alins (Provinco Ŭesko)
Azanuy-Alins (Provinco Ŭesko)
DEC
Azanuy-Alins
Azanuy-Alins
Situo de Azanuy-Alins
Azanuy-Alins (Hispanio)
Azanuy-Alins (Hispanio)
DEC
Azanuy-Alins
Azanuy-Alins
Situo de Azanuy-Alins

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azanuy-Alins [+]
vdr

Azanuy-Alins [azaNŬi-aLINS] (katalune Sanui i Alins)[1] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana, sude de la montaro Carrodilla.

La municipa teritorio limas oriente kun Peralta de Calasanz kaj sude kun San Esteban de Litera en la komarko.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Alins del Monte kaj Azanuy.

La loĝloko Azanuy mem kiel sidejo de la municipo (454 msm)[2] estas je 77 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-133 norde kun Fonz kaj Estadilla, kaj sude kun San Esteban de Litera, kaj laŭ la ŝoseo A-1237 kun Monzono sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alins del Monte.

Azanuy estis konkerita kaj rekonkerita inter fino de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ĝis 1328 Azanuy apartenis al la Monaĥejo de Sigena. En 1528 Gullermo de Urrea aĉetis la posedon de Azanuy. Dum la Milito de la Falĉistoj, la loko estis rabita de la francaj trupoj de la generalo Laforeche.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de la ĝistiamaj kvar municipoj en 1970.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Azanuy-Alins kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 141 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Mezepoka urba kerno de Azanuy; restaĵoj de kastelo de Alins.
  • Ermitejo de Sankta Barbara.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Azanuy-Alins en la hispana Vikipedio.