Azena vosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Azena vosto (ruse Ослиный хвост, Osliny chwost) estis la nomo de ekspozicio de kelkaj rusaj avangardaj pentristoj, kiuj dum mallonga tempo formis artistgrupon kun la sama nomo. Al la grupo partoprenis la plej radikalaj membroj de la grupo Karoo-bube, nome Miĥail Larionov (inventinto de la nomo), Natalja Gonĉarova, Kazimir Maleviĉ, Marc Chagall, Aleksandr Ŝevĉenko kaj Vladimir Tatlin. La ekspozicio okazis en 1912 sub la titolo La queue de l’âne (La vosto de la azeno). En 1913 la grupo disiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Joachim-Raphaël Boronali (fikcia nomo de artisto): Sunsubiro super la Adrio, 1910

La nomo originas de ekspozicio okazinta en la Salono de Sendependuloj en Parizo. Tie oni ekspoziciis pentraĵon de la fikcia itala pentristo nomita Joachim-Raphaël Boronali kun la titolo "Sunsubiro super la Adrio". Meze de la bildo troviĝas senordaj linioj. Pli poste, unu de la organizantoj de la ago, la ĵurnalisto Roland Dorgelès, konfesis, ke, kiel kritiko al la avangarda arto, la linioj estis produktitaj de azeno per sia vosto. La nomo "Boronali" de la fikcia pentristo estas anagramo de "Aliboron", la konata azeno el la fabelo de La Fontaine.

Du jarojn poste Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova nomis la unuan moskvan ekspozicion de sia grupo La queue de l’âne (La vosto de la azeno). Tiamaniere ili intencis liberigi la rusan arton de fremdlanda influado. La stilo de la grupo memorigas al la ikonopentrarto kaj al la rusaj popolartaj bildstrioj nomataj lubok.