Béla Bulla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla BULLA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bulla Béla estis hungara geografo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1946).

Béla Bulla [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1906 en Keszthely. Li mortis la 1-an de septembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bulla frekventis mezgimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en 1929 en geografia instituto. Baldaŭe li plulernis en Berlino. En 1936 li instruis kiel universitata privata profesoro, ekde 1941 kiel ordinara profesoro. En 1941 li iĝis direktoro de la geografia instituto. Li redaktis periodaĵon Földrajzi Értesítő kaj li okupiĝis precipe pri Balatono, pri ties naskiĝo kaj pri la leŭso.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der Pleistozäne Löss im Karpathen-Becken (1938)
  • A Kárpátmedence földrajza (Geografio de Karpatbaseno) (1945)
  • A Balaton és környéke földrajzi kutatásairól (1958)
  • Magyarország természeti földrajza (Natura geografio de Hungario) (1962)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Keszthely
  • memorekspozicio en muzeo de Balatono

Fontoj[redakti | redakti fonton]