Béla Las-Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Las-Torres
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1890 (1890-04-20)
en Budapeŝto
Morto 13-an de oktobro 1915 (1915-10-13) (25-jaraĝa)
en Herceg Novi
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Béla Las-Torres (ankaŭ en formo Béla Las Torres), laŭ hungarlingve kutima nomordo Las-Torres Béla estis hungara naĝisto, dufoja olimpiano, mondrekordulo.

Béla Las-Torres[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1890 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de oktobro 1915 en Castelnuovo (Dalmatio, nuntempe en Montenegro).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Las-Torres ekde 1906 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 17-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kun arĝenta medalo teame, krome li naĝis mondrekordon en 1912 en sia naskiĝurbo en rapidnaĝo 400 m. Dum la 1-a mondmilito li estis piloto, kie lia flugmaŝino kraŝiĝis. Li ricevis postmortan premion en 1982.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]