Béla Várady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Várady
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 12-an de aprilo 1953 (1953-04-12)
en Gömörszőlős
Morto 23-an de januaro 2014 (2014-01-23) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Béla Várady [vAradi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várady Béla estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, ŝoforo. Lia familia nomvarianto estis Váradi.

Béla Várady[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1953 en Gömörszőlős, li mortis la 23-an de januaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Várady futbalis en la proksima junulara teamo ĝis 1970, poste jaron en la proksima urba plenkreska futbalklubo, pli poste inter 1971 kaj 1983 en prestiĝa ĉefurba teamo en 338 matĉoj kun 174 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kaj golreĝo en 1977. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1972-1982 36-foje kun 13 goloj. En la Somera Olimpiko 1972 lia nacia teamo ricevis arĝentan medalon. Inter 1983-1990 li ludis en pluraj teamoj, foje eksterlande, poste li estis ŝoforo, fine li estis invalida emerito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]