Béla Varságh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Varságh [varŝAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varságh Béla estis hungara apotekisto.

Béla Varságh [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1840 en Mezőberény, li mortis la 29-an de oktobro 1925 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Varságh en sia naskiĝurbo estis konatulo de Sándor Petőfi kaj Soma Orlai Petrich. Li frekventis gimnazion en Szarvas, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitaro de Pest en 1867. Post siaj studoj li laboris en apotekoj de Orosháza kaj Battonya. En 1869 li aĉetis apotekon en Békéscsaba. Lia kolego estis Béla Réthy, kiu luis la apotekon en 1894, poste eĉ aĉetis ĝin en 1911. Varságh retiriĝis, tamen li diligentis en la urba kultura vivo. Li estis unu el la fondintoj de la urba ŝparkaso kaj muzea societo. En 1904 li ricevis reĝan premion. Depost la 1-a mondmilito li bankrotiĝis.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]