Bögöte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Bögöt!

Bögöte estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár. La nomo estas praa turka nomo, ja alvenis ankaŭ turkoj kun la hungaroj en 895.

Bazaj informoj

Situo

Bögöte situas ne tro for de ĉefvojo inter Veszprém kaj Szombathely. La lagoj de Szajki (sajki) estas en la proksimeco, tio estas paradizo de ripozuloj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1387.

Vidindaĵoj

La katolika preĝejo pri Baptista Sankta Johano konstruiĝis en 1756. Vidindaĵo estas ankoraŭ kastelo de Horváth kaj nobeldomo de Batthyány (batjanji).