Bătarci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bătarci · Batarcs · Batarsch
komunumo en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono Transilvanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Poŝtkodo 447030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 612  (2021) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 2′ N, 23° 10′ O (mapo)48.03777423.171931Koordinatoj: 48° 2′ N, 23° 10′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 59,76 km² (5 976 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Bătarci · Batarcs · Batarsch (Rumanio)
Bătarci · Batarcs · Batarsch (Rumanio)
DEC
Bătarci · Batarcs · Batarsch
Bătarci · Batarcs · Batarsch
Situo de Bătarci · Batarcs · Batarsch

Map

vdr

Bătarci [bətarĉj] (hungare: Batarcs, germane: Batarsch) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 612 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 estis 2 697 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 612 loĝantoj. Ĝia unua skriba mencio estas el 1378. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Ugocsa vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Comlăușa kaj Tămășeni. La vilaĝo Șirlău estiĝis en la fino de la 19-a jarcento kaj unuiĝis kun ĝi.

Bătarci nord-okcidente limas al Ukrainio, sed la plej proksima limtransirejo estas 15 km for, en Halmeu. Tie estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.