Bătrâna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bătrâna
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Batrina (hungare)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 48′ N, 22° 35′ O (mapo)45.79166666666722.585555555556Koordinatoj: 45° 48′ N, 22° 35′ O (mapo)
Bătrâna (Rumanio)
Bătrâna (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 902 m
Poŝtkodo 337070
Loĝantaro
– komunumo 127 (en 2011)
– vilaĝo 86 (en 2011; 117 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 88225
vdr

Bătrâna [bətrına] (hungare: Batrina) estas komunumo en Rumanio okcidente de Hunedoara. En 1910 ĝi havis 653 loĝantojn (rumanoj); en 1992 278. Ĝia unua skriba mencio estas el 1750. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).

Administre apartenas al ĝi la vilaĝetoj Fața Roșie, Piatra kaj Răchițaua.

Bătrâna situas ĉe la limo al distrikto Timiș, je alto de pli ol 900 metroj kaj estas atingebla nur per la komunuma vojo DC137 de Dobra. Kvankam la rektlinia distanco estas nur 13,4 kilometroj, la vojo longas pli ol 30 kilometrojn.

Laŭ la loĝantaro Bătrâna estas la plej malgranda komunumo en distrikto Hunedoara kaj la dua plej malgranda de Rumanio (post Brebu Nou).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.